Por kio ĝi utilas?
Tiu ĉi generilo simple kreas paperaj n ŝablonojn je la bezonataj grandecoj por paperaĵoj, kiel skatoloj aŭ envolvaĵoj. Ĝi faras la kalkulan kaj desegnan laboron por vi.
Eblaj aplikoj de tiuj ĉi ŝablonoj:
-
Bela envolvaĵo por donaco kun neordinara formo, ekzemple globo aŭ bokalo.
-
Profesia pakado.
-
Konservado, ekzemple: kreado de skatoloj por konservi ĉiujn partojn de tabloludo.
-
Memfareblaj ornamaĵoj.
Printado
La ŝablono havos tiun precizan grandecon, kiun vi elektos, sed vi devos malŝalti printilan pli- aŭ malpligrandigon.
Se vi printas per Adobe Acrobat Reader, elektu nulan pligrandigon en la fenestro pri opcioj de printado (ekzemplo)
Skatoloj bezonas multon da papero. Per ordinara printilo, la plej granda skatolo, kiun vi povas printi, grandus 6 × 6 × 6 cm (2,5 × 2,5 × 2,5 inch). La unuaj partoj de iu tro granda ŝablono, kiuj forfalus de la paĝo, estas la glustrioj kaj la refaldaĵoj. Tio ne tiom gravas, ĉar ili a grandeco povas esti nepreciza.
Konsiloj
-
Uzu dikan paperon por faldado: la plej dika, kiun mia printilo kapablas printi, estas tiu 180-grama (ordinara printpapero estas 80-grama).
-
Uzu tondilon kaj mezurilon por surface tranĉi laŭ la streketaj linioj. Tiel vi havos tre precizajn faldojn.
-
Aŭ, uzu elĉerpitan skribilon por skrapeti.
Kopirajto
Ĉiuj ŝablonoj estas CC0-aj. Tio signifas, ke ili povas esti uzataj, eĉ por komercaj celoj, sen peti mian permeson. Bonvolu legi la detalojn ĉe Krea Komunaĵo CC0 1.0 Universala
La projekto kaj la realigo de la retejo havas kopirajton apartenanta al M. H. van der Velde.